Mediuma Poemaro - Porto Carreiro Neto
DIA GLORO
Amo estas la lumo de la mondo,
Kiel Suno la Forto de la Tero.
Estas Reĝo la Amo en la rondo
De kreitoj vivantaj en etero.
Por ĉenitaj al kota materio
Lumo taŭgas nur plej materiala;
Ne pli bonan konsentus Bona Dio
Luman fonton de Sia regn’ astrala.
Vi bezonas de l’ Suno la helecon
Kaj la varmon, por vivo malsupera;
Sed la Grandaj ja havas mem lumecon,
Kian homo ne havas, ĉar mizera.
Tamen, homo, al Patro la rigardon
Ĉiam levu, en danko kaj fervoro;
De la gloro de l’ tag’ prikantu ardon,
Ero estas ĝi mem de l’ Dia Gloro!
1/4/1947 M.Solovjev
Este blog bilingue objetiva ser um auxiliar para os alunos de Esperanto do Centro Educacional Eurípedes Barsanulfo, escola privada, filantrópica e confessional espírita, situada na cidade de Uberlândia-MG, Brasil. Ĉi tiu dulingva blogo celas esti helpilo por la gelernantoj de Esperanto de la Eduka Centro Eurípedes Barsanulfo. Ĝi estas privata elementa homama religia (spiritisma) lernejo situanta en la brazila urbo Uberlândia-MG.
Nenhum comentário:
Postar um comentário
Obrigado por comentar/Dankon por via komento