Criações/KREAĴOJ

Mediuma Poemaro – Porto Carreiro Neto

KREAĴOJ

Sed kio estas ŝtono? Materio
Inerta, eĉ senviva? Certe ne!
Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio floro? Ĉu ornama io,
Tuj forvelkanta, baldaŭ en pere’?
Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio besto? Karno sen konscio
De l’ propra “mi”, mortanta for sen ve’?
Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio homo? Ĉu la reĝ’ de ĉio,
Aŭ katenito, kiel Promete’?
Kreaĵo ja de Dio!

Sed kio, fine, la nomata Dio?
Ho, Dio estas, jes, mi diras, ke
Ja Dio estas... Dio!

17/9/1960

LEO SOKOLOV

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Obrigado por comentar/Dankon pro via komento