quinta-feira, 26 de setembro de 2013

Nova Luz/Nova Lumo

Mediuma Poemaro - Porto Carreiro Neto


NOVA LUMO


Nova lumo venis al la Tero,
Lumo sankta de la Sankta Dio!
Disfluiĝas tute la mistero
Sur la forto de l’ Evangelio.

Nun la pordoj bronzaj de l’ karcero,
Entenanta ombron de l’ Nescio,
Falas brue... Restas nur polvero...
For mallumo! hela estas ĉio!

Vivon novan nun ricevis vorto
De l’ eterna Majstro el la forto
De la flora lingvo Esperanto.

Nun popoloj ĉiuj vidos klare,
Dion Bonan dankos, kaj grandare
Kolektiĝos por la nova kanto!


1/11/1947
ABEL GOMES

Nenhum comentário:

Postar um comentário

Obrigado por comentar/Dankon por via komento